Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laŭ la mia, kaj unue, Karlo ne eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li suprenĵetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la vizaĝon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun transdonis al mi.

Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loĝus tie: la arboj estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol laŭ tiaj kaŝitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin faris. “Kial vi konstruis tian fortikan palisaron ĉirkaŭ vi?” mi demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese tion fari, certe post kiam mi aŭdas pri ĉio kio okazis.

Tiam li venigis la antaŭajn ŝipanojn de la ŝipo de Paŭlo, sed mi ne povis diveni, kiuj ili estas, ĝis Karlo diris, “Jen, sinjoro, estas kelkaj el la viroj, kiuj ŝuldas al vi al vivon.”

Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaŭ antaŭe, malĝentila ŝipanaro, sed simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reĝo.

La unua afero por mi estis aŭdi pri ĉio kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin lasis.