Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Taŭgas, ke mi jen paŭzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ĵetiĝis tien sur la marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke ŝipo troviĝas tiel proksime por alporti min al mia naskiĝlando. Tial, reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj anstataŭ ol mi, jen troviĝis kvin fremduloj.

Tiuj-ĉi kvin viroj estis parto da ŝipanoj, kiuj elĵetis Paŭlo el lia ŝipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies ĉefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la ŝipo de Paŭlo, mi kunprenis Samon kaj Jon surŝipe, sed ĵus kiam mi estis ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la ŝipo, kaj reveturis al la insulo por kuniĝi kun siaj tri amikoj.

Mi nun estas rakontonta, precize laŭ mi ĝin aŭdis de Karlo, ĉion, kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin forlasis. Vidante, ke siaj du kunuloj revenis por kuniĝi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis ilin, nek permesis al ili loĝi kun ili nek