Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

partopreni en la nutraĵo. Tial Samo kaj Jo devis vivi laŭeble por si mem per severa laborado, kaj ili domiĝis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj budon, kaj elfaris farmon.

Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, laŭ mi faris.

Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo: ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole.

Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili nenion faris esceptinte mortpafi birdojn ĉe la marbordo. Nokte reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo, plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj