Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ilia malamo tiom kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.

Reveninte de la kontinento, Karlo — kiun mi nun nomos “ĉefo” ĉar li ĉefis la ceterajn — volas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.

Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu, kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.”

Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la domtegmento, kaj ĝin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango,