Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

metu al la koro! ĉar ĝi enhavas vortojn, kiuj elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Ĝisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-ĉi riĉaj kampoj; tiuj-ĉi riĉaj rikoltoj; tiuj-ĉi brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn ĉirkaŭante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentaĵo ne estas sufiĉo, ne dirante al ni pri la saĝeco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel ĝin atingi.”

Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, ĉiuj dirinte al mi, ke ili restos ĝis mi revenos por forporti ilin.

Ferdeke, mi ĵetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kaŝis mian vizaĝon en la manojn.

Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke ŝajnas iom nigra ĝi unuloke, kaj aŭdis, ke unu el la ŝipanoj krias “Teron!” Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kaŭzon; tial mi ordonis la ŝipoficiron, ke li supreniru la maston ĝispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovaĵo ke troviĝas multe da dudekoj de