Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

boatetoj plenaj je sovaĝuloj, rapide alproksimiĝantaj kun kruelegaj mienoj.

Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la ŝipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonaĵo, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian ŝipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antaŭa kaj unu al la posta parto de la ŝipo.

Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, intencante, mi pensis, nin ĉirkaŭi. Unue ili ektimegis pro la grandeco de la ŝipo, sed baldaŭ tiom alproksimiĝis, ke niaj ŝipanoj signodonis lin, ke ili foriĝu, neintence, tio kaŭzis batalon kun ili. Ili pafis sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj ŝipanoj detenis per tabuloj por ŝildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili foriĝis enmaron, kaj poste denove revenis al ni.

Mi ordonis, ke miaj ŝipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kaŝu por esti sendanĝeraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur la ferdekon por alvoki la sovaĝulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li ekparolis, mi aŭdas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda