Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al ni?” Al tio li rediris, “por ke vi vidu batalegon.”

Tiel, pro tio, mortiĝis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj fidela al mi! Mia koro malleviĝis pro malĝojo. Ni envolvis lin en mortkitelon, kaj kun profunda malĝojego, entombigis lin en la maro.

Favoran venton, ni veturis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni trovis la unumastŝipon, kiu ni antaŭe alkondukis tien de la hejmlando, kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizaĵoj, post kiam mi sciiĝus, kiel troviĝis ĉio tie.

Ĉar unu el miaj ŝipanoj deziregis reiri al la insulo en ĝi, mi diris, ke ĉiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la ruĝulon, kiun mi havas sur la ŝipo. Mi ankaŭ eltrovis, ke unu viro, timante la eklezion Hispanujan, ĝojus, se tie li kun edzino kaj du filinoj loĝus sendanĝeraj; tial mi alkondukis ilin surŝipon, kaj sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu ĉevalon, kvar ĉevalidojn, kaj dudekon da porkoj: ĉiuj, mi poste aŭdis, alvenis sendanĝere. Lasinte mian insulon nun por ĉiam mi nun nenion plu diros pri ĝi. Mia vivrestaĵo pasiĝis pleje en landoj laŭ malproksimaj de hejmo. De la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona Espero. Tie mi lasis la ŝipon, por resti surtere.