Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi tuj amikiĝis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj antaŭe venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da komercaĵoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi aĉetis alteprezajn ŝtonojn, ĉar tiuj postulas nur malgrandan spacon.

Pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn; tial ni dungis ŝipon kaj virojn por ĝin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de haveno al haveno diverse, aĉetis kaj vendis komercaĵojn, kaj pasigis ses jarojn en tiu-ĉi parto de la mondo.

Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serĉos novajn scenejojn; kaj baldaŭ ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-ĉi rakonton, kaj rigardinte la ilustraĵojn.

Surteriginte, ni aĉetis grandan domon kanan, kiu kavas ĉirkaŭ ĝi altan kanan palisaron, por eksteradi ŝtelistojn, da kiuj, ŝajnis al mi, estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Ĉingo, kaj ni eltrovis, ke la foiro kiu teniĝis tie unu fojon