Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiujare ne okazos ĝis post tri aŭ kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la ŝipo reveturu al la Promontoro, ĉar ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de la mondo, por iri ĉirkaŭrigardante de loko al loko, kaj poste reveni al la foiro de Ĉingo.

Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule.

Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskiĝa lando, mi miregis pro la flataĵo de miaj konatoj pri la riĉeco kaj komerco tiuparto monda, ĉar, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavaĉoj, kiuj povas fanfaroni nur pro malmulto da artoj aŭ lertaĵoj, kaj ke iliaj manieroj estas preskaŭ tiel krudaj kiel tiuj de la ruĝaj homoj, kiujn mi lasis sur mia insulo.

Kia estas ilia komerco kompare al la nia, aŭ de Francujo aŭ Hispanujo? Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da ĵonkoj kaj barkoj, kompare al niaj multenombroj ŝiparoj? Unu el niaj militŝipoj povus subakvigi ĉiujn iliajn ŝipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus ĉiujn iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj ne povos elteni unu momenton tian sieĝon, kia ni sieĝus ilin. Post tri semajnoj ni venis al ilia ĉefurbo, kie ni havigis grandan provizon da teo, ventumiloj, ŝaloj,