Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da riĉaj Skotoj, kiuj venis tien por komerci.

Sciante, ke survoje ni eble renkontus ĉiuspecajn riskojn, ni kunprenis viraron por deteni la sovaĝularon, vagante de loko al loko tra la tuta lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj ĉiujn niajn monerojn ni kunmetis en unu monujon por aĉeti nutraĵon survoje, kaj por pagi niajn gvidistojn.

Ni elektis ĉefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj ni multe bezonis lian lertecon.

Ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn ĉiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilaĵo, kiu havas tian famon: la ĉefkomercaĵo en tiuparto monda.

Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samaĵo laŭ la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. “Kiel granda estas tiu-ĉi domo?” mi demandis, “Ĉu ni povas meti ĝin sur muldorson?” “Sur muldorson!” respondis la gvidisto, “Ja, du dekoj da homoj loĝas en ĝi.” Tiam li kondukis