sendanĝera! Mi nun rigardis la ĉirkaŭaĵon por eltrovi, kian lokon mi estis ĵetita, simile al birdo en ventego. Tiam ĉia ĝojo, kiun mi antaŭe sentis, forlasis min; ĉar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestaĵon por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.
Estis tie-ĉi sovaĝaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis pafi ilin aŭ savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranĉilon kaj pipon.
Nun mallumiĝis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke la supro de ia alta arbo estos bona rifuĝejo kontraŭ danĝero; kaj tie mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, ĉar mi sentis nenian esperon de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. Tiam, mi tranĉis bastonon por forpeli la sovaĝajn bestojn se iuj venos, kaj ekdormis kvazaŭ la branĉnesto estis lanuglito.
Estas hela taglumo, kiam mi vekiĝis, ankaŭ la ĉielo estas klara, kaj la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la ŝipo lasis la sablaĵon, kaj kuŝas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laŭlongiris la terbordon por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larĝa unu mejlo min