Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

detenis de ĝi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis alproksimiĝi la ŝipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus ŝipbordon, ĉiu nun estus bone.

Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, ĉar tio ne helpos ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi naĝi al la ŝipo. Mi rapide senvestigis, mi saltis en la maron, kaj naĝis al la ŝipruino. Sed kiamaniere mi suriĝos la ferdekon? Naĝante ĉirkaŭ la ŝipo, mi ekvidis pecon da ŝnurego pendante tiel malalten ĝiaflanke, ke unue la ondoj kaŝis ĝin. Per helpo de la ŝnurego mi surŝipiĝis.

Mi trovis fendon en la malsupro de la ŝipo. Vi povas esti certa, ke mia unua penso estis serĉi por nutraĵo, kaj mi baldaŭ iris al la panujo, kaj mi maĉis panon dum mi iris tien kaj reen, ĉar mi ne havis tempon por perdi. Troviĝis tie ankaŭ iom da rumo, de kiu mi prenis sufiĉan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, estis boato por terenporti la posedaĵon. Sed vaniĝis por deziri tion, kion mi ne povis havigi; nu, ĉar en la ŝipo troviĝis kelke da ekstraj velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aŭ du, mi komencis fari floson.

Mi metis kvar stangojn flanko ĉe flanko, kaj