Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laŭlarĝe, surmetis sur ilin mallongajn pecetojn de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por elporti multe da mia ŝarĝo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la ŝipo, kaj segis maston en tri longaĵojn, kaj ili multe fortikigis la floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromaĝon, kaj iom da sekigita kapraĵo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin eltrovis, kaj neniom restis.

Mia sekvanta tasko estis, ke mi ŝirmu miajn posedaĵojn kontraŭ la ŝprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, ĉar, estis surŝipe tri kestoj sufiĉe grandaj por enhavigi ĉion, kaj ilin mi metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj ĉemizon, kiujn mi nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo.

“Vidu! jen kaptaĵo!” mi diris laŭte (kvankam neniu ĉeestis por aŭdi min); “nun mi ne malnutriĝos!” ĉar mi trovis kvar grandajn pafilojn. Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek remilojn; kaj ekvento kaŭzos degliti ĉiun mian posedaĵon. Tamen, estis tri aferoj, pri kiuj mi ĝojis — trankvila maro, altera fluo, kaj venteto por blovi min alteren.