Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi laboris ĝis la suno malleviĝis, kaj fine mi min kuŝigis. Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian kavernon, sed mi ĝin faris multe tro grande; ĉar, iomtempe, la tero defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno.

Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovaĝkaton, el kies felo mi faris ĉapon; kaj mi trovis kelke da birdoj el la gento kolomba, kiuj faris siajn nestojn en la fendetoj de la ŝtonegoj.

Mi devis kuŝiĝi malhelige ĝis mi faris lampon, per kaprograso metita en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel meĉo, farante bonan lumon. Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutraĵon kortbirdaran surŝipe, mi elĵetis la ŝelojn. Estis ĝuste kiam falas la pluvegoj, kaj kelkmonate, elkreskis trunketoj da rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la greno maturiĝis kaj mi ĝin konservis kaj zorge semis ĉiujare; sed mi ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko ĝis post tri jaroj, kiel baldaŭ estos montrata.

Nesonĝita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero tremegadis, kiu deĵetis