teron de la ŝtonaĵo kun laŭta krako — ree okazis tremo — kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La maro ne vidiĝis kiel antaŭe, ĉar la tremoj tie estis tiel fortegaj kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo kaj kriego ĉirkaŭ mi.
Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam ĝi pasiĝis, mi sidis senmove sur la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklariĝis, la vento leviĝis, arboj elradikiĝis, la maro ŝaŭmamasiĝis, kaj granda parto de la insulo ruiniĝis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finiĝas. Trihore, ĉio trankviliĝis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun devis movi miajn aĵojn al sendanĝera loko.
Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin sur la ŝtono, ĉar ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, ĉar du manoj estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la ŝtonon; tial mi faris radon per kiu mi povis ĝin turni piede. Tio ne estis facila tasko, sed fine mi elfarigis ĝin.
Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldaŭ mi malsaniĝis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi, kaj