Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante, mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutraĵon. Mi mortpafis kapron, sed estis malfacila tasko ĝin alporti domon, kaj pli multe, ĝin kuiri.

Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja, mi estis tro malforta por leviĝi, por trinki. Mi kuŝis kaj ploris, trahore kriis infane: “Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!”

Fine, la atako finiĝis, kaj mi ekdormis kaj ne vekiĝis ĝis tagiĝo. Mi sonĝis, ke mi kuŝas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, ĝi ektremis same kiel antaŭ kelke da tagoj; kaj tuta mondo ŝajnas plenfajre. Li alproksimiĝis kaj diris al mi. “Ĉar mi ekvidas, ke en ĉiuj-ĉi malĝojoj vi ne preĝis, vi devis morti.” Tiam mi vekiĝis, kaj eltrovis, ke ĝi estis sonĝo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos.

Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: “Kio estas la maro, kio estas ĉirkaŭ mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ĝin kreis, ankaŭ