Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kreis la aeron, la teron, la ĉielon. Kaj kiu estas tiu? Estas Dio, kiu faris ĉion. Nu, tial, se Dio faris ĉion, devis esti Li, kiu regas ĉion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj faraĵoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malĝoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ĉi. Kial? Dio.

Tiam ia voĉo ŝajne diris: “Ĉu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Maŭroj, kiuj surŝipiĝis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis disŝirita de la sovaĝaj bestoj ĉe la marbordo. Demandu, kial vi ne malleviĝis en la profundan maron kune kun la ceteraj ŝipanoj, anstataŭ ol bone atingi la insulon.

Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekiĝante estis sendube la triahoro morgaŭtage, laŭ la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago ĉar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, ĉar, poste, mi eltrovis mankon da unu entranĉo.

Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la ŝipruino kaj ĝisnune mi ne legis eĉ unu paĝon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, ŝajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tuŝis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: