Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Mi vi ne forlasos.” Ili loĝas en mia koro ĝisnune. Mi mallevis la libron por preĝi. Mia krio estis, “Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn.” Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj aŭdas min, Koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda; ĉar nun nova forto eniris en min, kaj ŝanĝigis miajn ĉagrenojn kaj ĝojojn.

Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas tempo por mi ĝin esplori por ke mi traserĉu ĝiajn arboretojn, fontojn, kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn (malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn. Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekiĝu, kaj post kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj tra ĝi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan ĉarmon, ke mi deziris loĝi tie.

Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-ĉi valeto; kontraŭe, miaflanke de la insulo ŝipoj ne povus alproksimiĝi, kiujn mi ne vidus de mia domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj ŝajnis tiel dolĉaj kaj freŝaj, ke mi tie pasigis multe da mia tempo.