Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis tro malfrue; la dua jaro, ĝi difektiĝis pro la senpluveco; sed la tria jaro, la greno bone elkreskis.

Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage loĝis inter ĝi, kontraŭ kio estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon ĉirkaŭ ĝi; kaj tion fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage, kaj mallumiĝe, ĉene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la tutan nokton.

Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturiĝis; sed, same kiel antaŭe la leporoj difektis ĝin en la trunketoj, nun la birdoj manĝis ĝin en la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenflugis; kaj mi komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte kaj tage. Mi kaŝiĝis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia, kiel antaŭe.

Nun ĉiu grajnero da tritiko ŝajnis kvazaŭ bulketo da pano. Sed por forigi tiujn-ĉi birdojn, mia proceduro estis la jena: mi mortpafis tri, kaj pendigis ilin kiel ŝtelistojn por timigi ĉiujn, kiuj venos pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel