Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la mortigitoj pendis tie, ne alproksimiĝis birdo. Post kiam la greno maturiĝis, mi faris falĉilon el glavo el la ŝipo, kaj havigis mian rikolton.

Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata. Kompreneble ne troviĝis tie-ĉi plugilo por turni la teron, nek fosilo por ĝin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldaŭ eluzitiĝis kaj pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo. Alportinte hejmen la grenon, mi devas draŝi, senrubigi kaj konservi ĝin. Nun mi bezonas muelilon por mueli ĝin, kribrilon por kribri ĝin, kaj fermentilon por fermenti ĝin, por fari panon el ĝi.

Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi ĝin ne perlaboris per la ŝvito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel paroli; sed ho! tiel muta estis ĉio ĉirkaŭ mi, ke mia propra voĉo ektremigis min.

Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serĉi argilon, kaj tion trovis preskaŭ mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la strangajn formojn, kiujn mi faris el ĝi. Ĉar, kelkaj el miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj