Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis eksteren kaj internen, ĉiumaniere; kaj aliaj, metitaj en la sunradiojn por bakiĝi, fendiĝis pro la varmego de la radioj. Vi povas diveni, kia estis mia ĝojo, kiam mi fine faris poton, kiu eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por buljono.

Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi kaprajn harojn, ĉar mi povas nek plekti nek ŝpini, tial dujare mi kontentigis min per maldika peco da ŝtofo, alportita de la ŝipo. Sed, pisti la grenon ŝtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el ĉiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon ĝis cindroj, kiujn mi tuj metis sur la fajrujon por ĝin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki kaj tiamaniere, faris panon.

Nun mi konsideras la ŝipboaton kiu kuŝas sur la sabla altaĵo, kien ĝi puŝeĝis per la sama ventego, kiu min ankaŭ ĵetis surteron. La boato kuŝis havante la kilon ĉielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de ĝi, kaj ĝin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante la forton por ĝin surmarigi. Tial ĉio, kion mi povas fari, estis konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu ĝuste taŭgas por tiun fari, kaj