Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Kie vi estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ĉi?” Baldaŭ mi tute komprenis; ĉar, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.

Mi nun serĉis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por allogaĵo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis. Tial mi elpensis novan manieron por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ĝin per bastonoj kaj herbo por ĝin kaŝi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi ĝin liberigis.

Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, ĝis fine, ili manĝis el mia mano, kaj tute malsovaĝiĝis. Mi ilin enfermis en parko, en kiu troviĝis arboj por ŝirmi ilin kontraŭ la suno. Unue, mia parko havis tri mejlojn ĉirkaŭe; sed mi pripensis, ke en tia granda spaco, la kapridoj tiom sovaĝiĝos, kvazaŭ ili vagus tra la tuta valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris kaj tiun planti okupis min tri monatojn.

Manĝante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato ĉiuflanke, dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton aŭ du rilate al la vestaĵo,