Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en kiu mi vojaĝis ĉirkaŭ la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestaĵo estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan alĉapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tuŝis miajn koksojn, kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo ĉirkaŭ miaj tibioj, sed ne ŝuojn. El sama materialo mi havis ĉirkaŭ mia talio larĝan zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de ĝi ĉe mia dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de pafaĵoj. Mia barbo ne tranĉiĝis de kiam mi alvenis. Sed sufiĉe, pri mia ŝajno, ĉar ĉeestis neniu por min vidi.

Mi baldaŭ estis vidonta strangan vidaĵon, kiu estis ŝanĝonta mian tutan vivon sur la insulo.

Unu tagmezon, promenante sur la marbordo ĉe parto al mi nekonata, kion jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis, kvazaŭ tenate per katalepsio, kaj ne povis moviĝi de la loko.

Baldaŭ mi ekrigardis ĉirkaŭ mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas tio? Mi iris tri-aŭ-kvarfoje por ĝin rigardi. Jen estas — la impreso de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj ĉiuj partoj de la piedo. Kiel povis ĝi veni tien?