Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pano kaj viando, mi ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldaŭ trovis manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio ĝin lignokarbigis; kaj tio mi povis uzi tage, ĉar ĝi ne faris fumon.

En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi eltrovis kavernon tiel larĝan, ke mi povis stari en ĝi; sed mi pli rapidiĝis eliri ol eniri; ĉar du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel steloj, forbrilis kun sovaĝa brilego. Mi prenis torĉon kaj eniris por eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kaŭzo por timo; ĉar la okuloj apartenas al maljuna griza kapro, kiu iris tien por morti. Mi ĝin ekpuŝis, kaj provis elirigi ĝin, sed ĝi ne povis leviĝi de la tero, kie ĝi kuŝas; tial mi ĝin lasis tie por morti, ĉar mi ne povis savi ĝian vivon.

Mi eltrovis, ke la larĝeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de ĝi, ĉe la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ĝia longeco estas mi ne povas diri, ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian serĉadon. Morgaŭtage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finiĝon, mi eltrovis, ke la tegmento altiĝas 12 metrojn aŭ plu.