Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam miaj lumoj lumiĝis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, troviĝis vidaĵo, kies ĉarmojn, lingvo tute ne povas esprimi; ĉar la muroj ekbrilis kvazaŭ steloj. Kio kaŭzis ke la ŝtonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas ĝemaj, brilŝtonoj, aŭ oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis riĉa mino por mi; ĉar, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malĝoja, la brilvidaĵo lumigis la okulojn de mia animo, kaj ĝin plenigis per ĝojo.

Ĉiuj-ĉi jaroj pasiĝis sen ia nova vidaĵo por ravigi miajn okulojn, ĝis tiu vidaĵo subite ekvidiĝis antaŭ mi. Mi sentis kvazaŭ mi volas pasigi tie-ĉi la restaĵon de mia vivo kaj vivfine, kuŝiĝi en tiu-ĉi kaverno por morti, same kiel la grandaĝa kapro.

Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min ĉagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la ŝtupetaron; sed unue, mi kaŭzis, ke ĉio ĉirkaŭ mi vidiĝu sovaĝa. Mi ŝarĝis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kaŝi.

Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj ĉio, kion mi povis fari,