Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaĝuloj dancante ĉirkaŭ fajro. Tiel baldaŭ kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon.

Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, ĉar mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia ŝarĝo da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, troviĝas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.

Marborde, troviĝis la faraĵoj de tiuj-ĉi viroj. La signoj de ilia festeno kornaŭzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutraĵo, mi ne kuraĝis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ĝin aŭdi, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato daŭris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun.

Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Ĉar estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi aŭdis pafilpafon. Mi opiniis, ke ĝi certe estas de ŝipo ĵetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la ŝipo, se ŝipo ĝi