estas, sciiĝu, ke iu estas tie-ĉi por helpi ilin. Mi poste aŭdis du pafojn plu. Post kiam lumiĝis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kuŝas ruino de ŝipo, tiunokte ĵetita sur la ŝtonegojn. Ĝi kuŝis tro malproksime por mi vidi, ĉu restas homoj sur ĝi.
Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenaŭ unu el la ŝipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la ŝipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Troviĝas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte puŝas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, ŝajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ĉe mi.
Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ĝin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankoraŭ havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromaĝo, kaj poste ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la danĝero, en kiu mi min antaŭe trovis sur la samaj ŝtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, ĉar mia boato estas malgranda, ĉio estus perdata, se ventego ekblovus. Baldaŭ mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron ĝis la fluo turniĝos kaj la forfluo komencos.