Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ricevinte la pafilbaton, ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), ke li lin gardu. Ĉe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ĝojfrapon, ĉar estis la unua sono de homa voĉo, kiun mi aŭdas ĉiomjare de kiam mi alvenis sur la insulon.

La viro, kiun mi pafilbatis, sidiĝis, kaj mia sklavo timante lin, signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. Kun ĝi li alkuris al la viro, kaj unubate detranĉis lian kapon. Tion farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ĝin antaŭ mi. Mi ne ŝatis la ĝojon pri kiu li ĝin faris, kaj mi ne konsideris mian vivon tute sendanĝere kun tia homo.

Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris signojn al li, ke li revenu, ĉar antaŭsento al mi diris, ke eble venos la ceteraj por serĉadi.