Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aŭ mia kaverno; tial mi disĵetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manĝaĵo. Li estis belviro, alta kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaŭ lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia haŭto estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazaŭ neĝo.

Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkuŝiĝis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ĝin, kiel antaŭe. Li penis sciigi al mi per ĉiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin ŝatas.

Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) ĉar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviĝis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi