Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

donu al li iom da vestaĵo, ĉar li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed ĉar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon.

Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraŭ la apude loĝanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj propraĵiĝas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el tiuj.

Mi nun faris ĉapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li kaprofelon por porti ĉirkaŭ la talio. Li treege fieriĝis eltrovante lian vestaĵon kiel la mia.

Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon miaflanke; sed tio ne estis necesa, ĉar mia sklavo vere estis plej fidela al mi. Li faris ĉion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro pli ol tio? Ho, la ĝojo, ĉar mi lin havis ĉe tiu-ĉi dezerta insulo por min kuraĝigi.

Laŭeble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li penegadis lerni ĉion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, ebenavoje; kaj se ne estus naŭzaj festenoj faritaj ĉe la marbordo mi ne dezirus forlasi la insulon.