Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la rivereto, kie arbetaro kreskis ĝis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ĉi, povas diveni pro kiu kaŭzo ili alportiĝis ĉi-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antaŭ ol komandita.

Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetaĵon, por kaŝiĝi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi pensis, Ĉu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj eĉ nescias, ke ili estas malpravaj, aranĝante tiajn festenojn. Ĉu faraĵoj iliaj ne estas signo, ke Dio lasis ilin (kaj ankaŭ la genton) al iliaj propraj malkleraj koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu juĝanto. Li, kiu diris, “Ne mortigu,” ĝin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo.

Maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo, kvazaŭ min avertante, ke mi haltu ĝis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio, kion