Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi nun scias. Mi haltadis en la arbetaĵo por observi la virojn festene, kaj poste ŝteliris antaŭen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni iradis ĝis ni venis al la arbetaĵlimo. Tiam mi diris al Vendredo, “Suprenrampu ĝispinte tiun arbon, kaj sciigu min, ĉu vi povas vidi la virojn.”

Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas ĉirkaŭ la fajro, kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa, mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan viron, tial, nun estas por mi pafi.

Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam aŭdis. Ili tute ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan pafilon; Vendredo laŭfaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la viroj kuris tien kaj reen.

Mi nun kuregis el la arbetaĵo por ke ili min vidu, mia sklavo sekvante, kompreneble. Ni laŭte ekkriegis, kaj laŭeble kuris al la blanka viro. Jen li kuŝis sur la varmega sablo. Mi tratranĉis la branĉetaĵon aŭ kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro malforta por stariĝi aŭ paroli, tial mi