Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.”

La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras, “Ĉu tiu-ĉi estas dio aŭ homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timu — nek troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.”

“Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo. Iomvorte, sinjoro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficiro.”