Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Kien ili iris?” mi demandis.

“Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis; tiuokaze mortigos nin.”

“Ĉu ili havas pafarmilojn?”

“Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.”

“Nu, lasu al mi ĉion fari!”

“Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj” li diris. “Krom tiujn, la aliaj reveturigis la ŝipon.”

Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris, “Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.”

Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.”

Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la ŝipo estis kvazaŭ en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon.

Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris surteron.