Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

De multaj opinioj liberigata estas tiu, al kiu la Vorto eterna parolas.

El tiu sola Vorto ĉio eliras, kaj el ĝi devenas ĉiu parolo; kaj ĝi estas Principo, kia parolas en ni.

Sen ĝi neniu komprenas aŭ rekte juĝas.

Home, al kiu unu afero estas ĉio, kaj kiuj ĉion rilatas al una, kaj en unu vidas ĉion, tiu ne ŝanceliĝos, kaj lia koro restados ĉiam en Dio.

O Vero, kiu estas Dio, faru ke mi estu unu kun vi en eterna karito.

Ofte tedas min multon legi kaj aŭdi; en Vi estas ĉio, kion mi petas kaj deziras.

Silentiĝu ĉiuj doktoroj, kaj ĉiuj kreitaĵoj antaŭ Vi: al mi parolu Vi sola.

3. Ju pli homo estas enpensiĝema kaj liberigita el eksteraĵoj, des pli vastiĝas kaj altiĝas lia spirito sen