Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ia peno, tial ke de supre li ricevas lumon por kompreni.

Animo pura, simpla kaj firma en bono neniel estos distrata pro la multo de aferoj, ĉar tute trankvila ne zorganta pri si, ĝi plenumas ĉion por honori Dion, kaj sin liberigas de priokupado pri si mem.

Kio vin lacigas kaj turmentas pli ol la nemortifikata agemo de via koro?

Homo bona kaj vere pia unue disponas interne la aferojn, kiujn ekstere li devas fari. Neniaj aferoj altiras lin al deziro por malvirta inklino, kontraŭe li submetas ilin per regulo de rekta racio.

Kiu batalas pli forte ol tiu, kiu penadas por venki sin mem?

Nia precipa okupado devus esti: bataladi kontraŭ ni, ĉiutage fariĝi pli fortaj kontraŭ ni, iom ĉiutage progresadi al bono.