Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

4. Ĉiu perfekteco, en tiu ĉi vivo, enmiksiĝas je kelka malperfekteco; kaj ĉiuj niaj lumoj estas malheligataj de ia mallumo.

Humila kono de ni mem estas vojo pli certa por iri al Dio, ol lerta serĉado de l’ scienco.

Oni ne devas mallaŭdi sciencon, nek la konon de ia afero, ĉar tio en si estas bona, kaj de Dio ordigita; sed oni devas ĉiam preferi konsciencon puran kaj sanktan vivon.

Tamen tial ke multaj homoj pli klopodas por koni ol por bone vivi, ili ofte eraras, kaj preskaŭ nenian aŭ malbonetan frukton ricevas el sia laborado.

5. Ho! se ili tiom da fervoro alportus por forigi siajn malvirtojn kaj por praktiki virton, kiom por diskutadi vanajn demandojn, ne aperus en popolo tiel multaj malbonoj kaj