de nord-amerikaj unuigitaj ŝtatoj », kiu eĉ ellernadis lingvon rusan). Ĉiuj tiuj-ĉi amikoj miaj ankaŭ bone min influis, — kaj mi tradukadis kaj verkadis senhalte: unu post alia aperis miaj originalaj kaj tradukitoj verkoj: « Ludilo de Sorto », « Nevola mortiginto », « Demono », « Boris Godunow », « Arturo », « Edziĝo » kaj multe da diversaj malgrandaj versaĵoj…
Sed post granda bruado ĉiam venas silento, — tiel same fariĝis ankaŭ kun mi: ĉiuj miaj amikoj forveturis el Vilno en diversajn lokojn de nia Grandega Rusujo, mi mem, laŭ volo de sorto, estis transmetita ian sovaĝan vilaĝon, kie preskaŭ tute forestis eĉ ia similaĵo je civilizita homaro, kaj mi restis tute sola; mia familio pligrandiĝis, miaj infanoj jam bezonis edukadon, kaj mi devis pli multe pensi pri miaj devoj familiaj kaj servaj, ol pri Esperanto, — tial mi preskaŭ tute forlasis mian laboradon sur kampo de nia kara afero, aliaj interesoj de vivo min okupis, iom post iom mi komencis tute nerimarkeble forgesadi eĉ pri ekzistado mem de lingvo Esperanto, kaj, fine, mi preskaŭ tute ekdormis…
El tiuj-ĉi teruraj brakoj de bruta dormado min elŝiris mia malnova amiko-esperantisto Dro A. G. Naŭman: per sia laŭta, kuraĝa kaj bonfavora voĉo li vekigis min kaj igis ree laboradi!… Tielan efektive amikan agon oni neniam forgesas!… Kaj jen mi vekiĝis, renaskiĝis por Esperanto, — kaj nun mi volas ree labori, ree batali kaj aŭ venki aŭ morti kun batalilo en manoj, por ke oni min pardonu por mia kontraŭvola perfido je nia sankta afero!…
Por komenco mi decidis eldoni unuan libron de