Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

El la specialaĵoj de 1' urbo estas tre rimarkindaj la fron- ■tonoj de multaj domoj sur la ĉefaj stratoj. Multajn el ili mi eĉ desegnis en mia voja kajero. Krom tio tre multaj, pli malnovaj domoj havas kuprajn tegmentojn, kiuj estas tre multekostaj (ekzemple, la tegmento de 1' urba domo kostas pli ol 100000 markojn). Estas ankaŭ tre rimarkindaj kelkaj antikvaj domoj kun pentrajoj sur la muroj; kelkaj el tiuj pentraĵoj preskaŭ jam tute malaperis, sed multaj bone konserviĝis ĝis nun.

Belega estas la urbdomo kaj tiel nomata „Perlaĥturo", ikonstruita laŭ pura Renesanca stilo, kaj ankaŭ la Armilejo ^konstruita en 1607 jaro de Elias Holl) kun bronza grupo, prezentanta Ĉefanĝelon Miĥaelon, kiu mortigas drakon per ponardego. Ni vizitis ankaŭ belegan kaj tre vastan urban ĝarde- .non, kaj poste tagmanĝis en gastama familia rondo de s-ro Schmalzl. Post la tagmanĝo ni vizitis la redakcion de 1' gazeto „Neue Augsburger Zeitung" kaj tie tre longe interparolis kun la redaktoro (s-ro Schmalzl estis nia interpretisto) pri nia afero, pri la .celo de nia piedvojaĝo, pri tiuna disvastiĝo de Esperanto k. t, p. La redaktoro nin akceptis tre afable kaj promesis al ni propagandi nian lingvon inter siaj gelegantoj kaj gekonatoj, ĉar, kiel Ii diris, nun Ii konvinkiĝis, ke Esperanto kaj Esperantismo evidente disvolviĝas kaj ĉiam pli kaj pli disvastiĝas en la tuta mondo kaj sekve tiu ĉi movado estas tre grava. En la 6V2 vespere ni ĉeestis multnombran social-de- mokratan kunvenon de la Augsburgaj laboristoj-teksistoj, kiuj tiutage matene komencis sian ekonomian strikon, kaj la redaktoro de loka social-demokrata gazeto, kun kiu nin ko- natigis s-ro Schmalzl, rakontis pri nia afero kaj pri la celo de nia piedvojaĝo al multaj ĉeestintoj, kaj promesis al ni presi pri ni kaj pri Esperanto en sia gazeto. Tiamaniere ni