Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la 9 a vespere ni, akompanataj de s-ro Tressel, venis en Munĥenan Esperantistan Klubon. kie nin jam atendis multaj gesamideanoj. Post la reciproka amika interkonatiĝo kaj post saluto de la prezidanto, ni, same, kiel en aliaj urboj, faris niajn paroladojn kaj estis brue aplaŭditaj de ĉiuj ĉeestintoj. La kunvenon ĉeestis ankaŭ la prezidanto de Mŭnchena Esperantista grupo „München de 1904" s-ro Karl Meyer, kiu tutkore salutis nin de siaj samsocietanoj.

Por morgaŭa tago ĝis tagmezo nin promesis akompani tra la urbo s-ro Geyer, kaj en la 4a horo post tagmezo al ni promesis veni s-ro Pfeufer. La kunveno finiĝis en la 12a nokte, kaj poste ni foriris en nian loĝejon, akompanataj de s-ro Tressel. Matene la 25an de Julio al ni venis s-ro Geyer, kiu afable akompanis nin kaj montris la urbon.

Kompreneble, dum unu tago ni ne povis ĉirkaŭrigardi ĉiujn vidindaĵojn de la urbo, ĉar ili estas tro multaj, tarnen ni vidis sufiĉe, por havi ĝeneralan ideon pri Mŭnchen, urbo de artoj. •

La centra, pli malnova parto de l'urbo, estas apartigita per multaj belaj pordegoj, post kiuj komenciĝas jam antaŭ- urboj, nun preskaŭ ciuj kunigitaj sub la sama nomo „Mŭnchen". Ni vidis la pordegon de Sendlinger kaj de Isar. Tiu ĉi lasta estas sufiĉe antikva (de XV centjaro) kaj sur ĝiaj muroj ĝis nun konserviĝis belegaj pentraĵoj.

En la centro de 1' urbo troviĝas belega „Marienplatz", sur kiu fiere altiĝas majesta urba (aŭ magistrata) domo, kon- struita en hotika stilo kun multegaj turoj kaj turetoj. Sur la plej alta el ili troviĝas rimarkinda horloĝo: ĉiutage en la 11-a antaŭ tagmeze aperas la figuroj de armitaj kavaliroj, kiuj batalas inter si, dume en la pordo sub ili estas vidataj la figuroj de muzikistoj, kiuj ludas. El multaj preĝejoj ni vidis fame konatajn katolikajn