Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konstruo de Esperanta urbo. Por tiu ĉi celo estas invitita konata Mŭnchena arĥitekturisto S-ro Sievers, kiu ellaboris belegan planon de la estonta urbo, kaj la afero rapidpaŝe ekmarŝis antaŭen.

S-ro Schuler ne ŝparis monrimedojn, por firme starigi la entreprenon: li luis bonegan loĝejon por la administrejo, invitis kelkajn spertajn geoficistojn, kaj komenciĝis la laboroj.

Sur tiu spaco da tero, kiu estas prezentita sur la plano oni povas konstrui 800 domojn, sed se tiu ĉi nombro estos ne sufiĉa, tiaokaze oni povas aligi ankoraŭ tre grandan spacon de apudkuŝanta tero, kiu estas ne okupita.

Nun jam estas venditaj kelkaj domoj kun la placoj kaj ĝardenoj al kelkaj diversnaciaj samideanoj, kaj en la oficejo de la Ligo oni preparas nun desegnojn de kelkaj apartaj domoj.

Laŭ la ideo de la entreprenantoj, ĉiu aparta domo estos ĉirkaŭita per ĝardeno, aŭ parko, kaj pro tio la urbo mem nomiĝas „PARKURBO“. Dank’ al tio, en la urbo estos ĉiam freŝa parka saniga aero, kaj la domoj estos bone ŝirmitaj kontraŭ polvo kaj strata bruo kaj ankaŭ garantiitaj kontraŭ fajro.

Laŭ la regularo de la Propaganda Ligo, en PARKURBO povas loĝi nur esperantistoj, aŭ amikoj de Esperantismo, en kies familioj almenaŭ po unu ano devas ellerni Esperanton.

Sed, kiel tute juste opinias la entreprenantoj, PARKURBO-ESPERANTO devas esti dezirinda pilgrimloko ne nur por esperantistoj, sed ĝi devas forlogi per siaj vidindaĵoj ankaŭ ĉiujn aliajn ne-esperantistojn, kiuj pro tio certe adeptiĝos al la ideo de Esperantismo. Tial la entreprenantoj intencas prepari en la PARKURBO klimatan kaj aeran kuraclokon, en kiu multaj fremduloj povus trovi por si refreŝigon, resanigon kaj distron.