Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pro nia sankta ideo. La animo de la tute entrepreno, neel- ĉerpebla fonto da energio kaj morala forto, nelacigeblaj ad- ministrantoj klarigis al mi la esencon de la direktata de Ii komerca fako de la entrepreno; talenta arĥitekturisto s-ro Sievers, la direktoro de la tehnika fako, montrisl a detalan planon de la konstruota Parkurbo kaj multajn detalajn desegnojn de la privataj domoj kaj de kelkaj kon- struaĵoj k'omunaj (teatro, kazino, hotelo, publikaj banejoj k. t. p.); mi konatiĝis kun la geoficistoj, laborantaj en la administrejo, mi vidis la fruktojn de ilia diligenta laborado', kaj . . . kaj mi ne povas [al vi klarigi, kion mi sentis! . . Do, jen estas la efektiviĝanta bela sonĝo de l'homaro! Jen estas unu el „utopioj", pri kiuj mokis kaj mokas niaj antikvaj kaj modernaj saĝeguloj, kaj kiuj tarnen, spite al malbonaj profetadoj de sennombraj skeptikuloj, subite fariĝas evidentaj faktoj , same kiel moviĝo de la tero, transoceana vojo al Ameriko, elektra lumo, telegrafo, aerve- turado, lingvo internacia Esperanto! . . . Kaj mi ekhontis mian nekredemecon, mian skeptikecon, same kiel tiuj, kiuj juĝas ian aferon apriori kaj poste konstatas, ke ili eraris! . . . Sed kiamaniere tiel subite kreiĝis tiu ĝi grandioza entrepreno! „Vouloir c'est pouvoir", diras francoj, kaj mi volas kredi, ke tiu ĉi proverbo estas vera, ĉar la konstruado de la Esperanta urbo dependas nur de bona volo de kelkaj niaj entrepre- nemaj samideanoj, kiuj „volis" dediĉi sin al tiu ĉi afero.

Unu Mŭnchena bankiero, s-ro Schuler, tre klera kaj progresema homo, favora al Esperanto kaj komprenanta ĝian grandan signifon por la homaro, proponis al la Mŭnchenaj esperantistoj grandan spacon da tero (pli ol 1000000 da kv. metroj) en „Gräfelfing", apud Mŭncheno (en Bavajuro). Kaj jen lau la piano de nia kara samideano s-ro Schuler, Mŭnchenaj, samideanoj fondis societon, nomitan Propaganda Ligo, kies la plej ĉefa tasko estas efektivigi la ideon pri la