Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta vizaĝo elvenis el la domo kaj respondis tiun ĉi vokon iom senĝene per la vortoj: "nu, kio do estas?"

"Kie estas la tablo matenmanĝa?" demandis la doktoro.

"En la domo", respondis Britain.

"Ĉu vi kovros ĝin tie ĉi sub malkovrita ĉielo, kiel mi ordonis al vi hieraŭ vespere?" diris la doktoro. "Ĉu vi ne scias, ke venos gastoj? Ke, antaŭ ol venos la vojaĝa kaleŝo, tie ĉi ankoraŭ negocoj devas esti finitaj? Ke hodiaŭ estas precipe solena tago?"

"Ĉu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antaŭ ol la virinoj deŝiris la pomojn, he?" diris Britain kaj levadis iom post iom sian voĉon, tiel ke li fine forme kriis.

"Nu, ĉu ili nun jam finis?" diris la doktoro kaj rigardis la horloĝon. "Antaŭen! faru rapide! kie estas Clemency?"

"Jen mi estas, sinjoro", eksonis la voko, venante de unu el la ŝtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis malsupren. "Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da minuto ĉio estos en ordo, sinjoro!"

Kun tiuj ĉi vortoj ŝi komencis vive labori kaj montris sin ĉe tio ĉi en tia stranga formo, ke ŝi meritas esti priskribita per kelkaj vortoj.

Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj kaj havis sufiĉe dikvangan kaj afablan vizaĝon, kvankam ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi vidon tre ridindan. Sed la impreso de tio ĉi ankoraŭ tute malaperadis antaŭ la impreso de ŝia eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke ŝi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia, kaj ke tiuj ĉi kvar membroj ŝajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia ĝusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en ĝia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu ĉi stato ĉi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri ŝia trankvilanimeco. Ŝia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, kiuj ĉiam direktadis sin alie ol ŝiaj piedoj, el bluaj ŝtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej