Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝi denove alvolviĝis al Grace kaj denove ekrigardis al ŝi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj.

"Adiaŭ, Alfred!" diris la doktoro. "Paroli pri serioza korespondado aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldigeco kaj tiel plu en tiu ĉi — ha, ha, ha! — Vi scias, kion mi volas diri — pri tio ĉi paroli estus kompreneble malsaĝeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos ĉe tiu ĉi sama malsaĝa stato de l' animo, mi kontraŭ Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos."

"Sur la ponto!" ekkriis Britain.

"Ĝi venu!" diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. "Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel Vi nur povos! Adiaŭ, sinjoro Snitchey! Adiaŭ, sinjoro Craggs!"

"Ĝi venas jam!" ekkriis Britain.

"Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco — vian manon, Britain — Marion, mia plej kara koro, adiaŭ! Fratino Grace, ne forgesu!"

La patrina figuro kaj la vizaĝo tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de ŝia fratino.

La kaleŝo estis antaŭ la pordo. La pakaĵo estis surmetita. La kaleŝo ekruliĝis for. Marion sin ne movis.

"Li faras al vi signon per la ĉapelo, mia kara", diris Grace. "Via fianĉo, mia koro. Rigardu!"

La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam ŝi post tio ĉi renkontis la plenan rigardon de tiuj ĉi trankvilaj okuloj, ŝi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino.

"Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas ĝin rigardi, Grace! Ĝi rompas al mi la koron."