Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
1. Antaŭmeditado.

Prave oni nomas la homon „la revanta besto”. Ĉar kio, pli ĝuste ol la revoj en la koro, distingas nin de la brutoj? Sen la povo revadi, kaj la povo antaŭimagi la atingotaĵojn, niaj pratempaj antaŭuloj estus restintaj por ĉiam en sia bestosimila tiama stato.

Sed tia la fakto ne estis. La primitiva praulo, kiu konis la utilecon de ŝtonĵetado por defendi la inon kaj la idojn, revadis pri amaso da ŝtonpecoj kolektitaj kaj trezorigataj ĉe bazo de l’ arbo kiu estis la familia sendanĝerejo. Per laboro la revon li plenumis, kaj la hejma arbo fariĝis fortikaĵo.

Posta primitivulo, kiu vidis allogan insuleton trans kilometroj da marakvo kaj deziris ĝin kiel hejmon, bone sciis ke li ne atingos ĝin flosante per ŝtipo, kiel li kutimis transiri riveretojn. Li revis pri pli oportuna „ŝtipo”, per kiu li venku markolojn, kvazaŭ ili estus riveretoj. Planado kaj laboro sekvis la revon. Solidan ŝtipon sekvis kava ŝtipo; sekvis kanoto; poste boato, poste ŝipeto, velŝipo, vapor-ŝipo, „naĝanta hotelo”.

Meze de tiu evoluo staris Kristoforo Kolombo ĉe marbordo de l’ Atlantika Oceano, ondanta simbolo de l’ nekonato, de ĉio nevenkebla, — tiu ŝajne senlima akvaĵo, kiun superstiĉo plenigis per ĉiaj teruraĵoj. Sed Kolombo estis viro kiu insiste kaj fortege revadis. Sekvis la eltrovo de nova mondo.

Dum ĉiuj generacioj antaŭ la nuna, homoj enviis la birdojn, kaj revis pri tempo kiam homoj mem povos „birdumi”. Multaj klopodoj de tempo al tempo mal-