Saltu al enhavo

Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaŭzo de tio estas la konfuzo enĵetita en la problemon per certaj nur sensaciaj romanoj. Estas verkitaj en diversaj lingvoj tre interesaj sed tute kontraŭsciencaj noveloj, kiuj fikcie priskribas aventurojn de homoj esplorantaj aliajn mondojn. Ĝenerale la ĉefa intereso de la romano sin trovas en strangaj (ofte eĉ fantaziaĉaj) aventuroj post alveno sur grundo de alia planedo; do la metodo, per kiu la intermonda trafiko efektiviĝas, estas nur flanka afero al la aŭtoro. Estu kia ajn, ĝi donos plezuron al tiuj legantoj kiuj estas nekleraj pri sciencaj temoj. Ĝi estu, se tio ŝajnas amuzi, tiom malscienca kiom la antikvaj arabaj rakontoj de la „Mil kaj Unu Noktoj”.

En unu tia romano („Al la Luno, kaj ĉirkaŭ ĝin” de la fama franca romanisto Jules Verne) la intereso sin trovas ne en aventuroj post surgrundiĝo sed en la vojaĝo mem. Sed lia metodo estas egale malscienca kiel la ceteraj. Li imagas superege grandegan kanonon, kiu per sia pafado donas al kuglego, enhavanta tri virojn (kaj kelkajn gekokojn) sufiĉe da rapideco — proksimume 11 kilometrojn ĉiusekunde — por elflugi el la altirkampo de l’ terglobo kaj transiri en la altirkampon de la Luno. Sed troviĝas en la libro multaj absurdaĵoj. Ĝi neglektas la fakton ke la ega kaj subita ekflugo de l’ kuglo-ŝipo nepre mortigus la virojn, kaj eĉ kaĉigus iliajn korpojn. La libro prisilentas la fakton ke la aero, funkciante per frotado kiel tre efika bremso, detruus la plej grandan parton de la komenca rapideco, tiel ruinigante la entreprenon. Kaj la verkisto tra absurde imagas ke la tri viroj dum la vojaĝo tra malplena spaco sentas kutiman pezon de siaj korpoj, escepte ke ĉia pezeco malaperas kelkan tempon en la horo, kiam la gravitemo