Saltu al enhavo

Paĝo:Dodge - Flugado alimonden, 1938.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

antaj en Granda Britujo, en Nederlando, en Germanujo, en Francujo, en Sovetio, kaj tri en Usono.

Multaj matematikaj kalkuladoj estas jam faritaj, kaj multaj eksperimentoj kun malgrandaj raketoj por gajni informon pri metodoj por ilin konstrui kaj funkciigi.

Altranga efikeco de raketo estas ebligata nur per uzo de la plej fortaj eksplodaj substancoj (sed bone regataj) kiel interna brulmaterialo. Nek la nigra pulvo, nek la senfuma pulvo, nek dinamito, nek trinitro-toluolo mem estas sufiĉe forthavaj. Ili ja eksplodas kun teruriga subiteco, sed esence ili ne estas altgrade energihavaj. En la nunaj eksperimentoj oni uzas ĉiam petrojon kaj fluidigitan oksigenon, miksante ilin pomalgrande nur en la momento de ilia kuna brulado. La gasoj rezultantaj pro la brulado puŝas sin eksteren kun grandega rapideco, kaj la raketo estas puŝata en kontraŭan direkton.

Tamen pli forta miksaĵo estas konata, kvankam multekosta kaj ne facile regebla. Tiu fariĝas per miksado de fluida hidrogeno kun fluida oksigeno. Por intermonda uzo, tiu pli efika eksploda kombino estos pli oportuna, eĉ preskaŭ necesa. Do ĉiuj kalkuladoj pri intermonda veturado (vidu la sekvontan ĉapitreton) estas bazitaj sur tiu plej forta kemia miksaĵo.

La ĝisnunaj eksperimentaj raketoj ne estas grandiozaj objektoj. Ili pezas nur plurajn kilogramojn. Kelkaj el ili sin montris malsukcesaj, kaj eĉ eksplodis. Aliaj sukcesis flugi konsiderindajn distancojn, ekz., malmultajn kilometrojn. En 1935 raketo de Goddard atingis rapidecon de pli ol 300 metroj ĉiusekunde. Ĝis nun la eksperimentoj estas ja modestaj. Sed ilia valoro estas ke ili instruas la eltrovistojn pri pravaj kaj malpravaj metodoj por konstruado kaj regado de raketoj. La vojo estas ankoraŭ tre longa, sed oni jam nepre ekiris ĝin.