Por ke la leganto ne falu en eblan miskomprenon pri la ege grandega malfacileco de kiu ajn intermonda flugo, ni devas nun komenci konfeson pri la mirinda giganteco de ĉiu raketo konstruota por tia uzo. El tio ni lernos ke la venko de spaco ne estos sporto de individuoj (eĉ ne de milionuloj) nek entrepreno por ordinara scienca asocio aŭ universitato. Ĝi estos serioza entrepreno por nia homa raso, postulanta subtenon de fortaj kaj riĉaj registaroj, se ne la kunlaboradon de tuthomara interligo. Intermondaj vojaĝoj estos do maloftaj aferoj. Ili komencos okazi, kiam homoj ĝenerale estos klerigitaj al tia nivelo, mensa kaj spirita, ke ili komprenos kiom pli noble estas kontraŭbatali la nevenkitajn fortojn de fizika naturo ol kontraŭbatali kaj amasmurdi la homan kunfrataron.
Ni jam rimarkigis ke la ĉefa malfacilaĵo de la problemo fontas al jena fakto: dum ke la atingota rapideco kreskas laŭ simpla adiciado (aldonado), la pezo de la raketo kiun en la komenco de la flugo oni devas rapidege peli supren, for de la tero, kreskas laŭ multiplikado.
En la antaŭe menciita libro de P. E. Cleator („Raketoj traspacoj”) ni trovas provizoran priskribon de la raketoj konstruendaj por atingi diversajn gradojn de rapideco. La intermonda veturilo estos kompleksa konstruaĵo, aranĝita en serio en „unuoj”, malegalaj je grandeco. Ĉiu posta unuo devos esti ĉirkaŭ 8-foje tiel multepeza kiel la apude antaŭa.
La leganto bone komprenu ke la kerno de la tutaĵo estos „ŝipo” pezanta nur 10 tunojn (laŭ la kalkulado en la libro), kune kun 10-tuna ŝarĝo (enhavaĵo). Nur