libro ja mencias la forton kiu ŝin kaŝas interne de ĉiuj atomoj. Ke la forto estas supere granda, neniu dubas. Sed la espero utiligi ĝin ŝajnas vana — almenaŭ laŭ la nunaj konstatoj de scienco. Por liberigi eĉ iometon de tiu forto, ŝajnas ke oni devas ĉiam elspezi iomegon da forto gajnata per ordinaraj rimedoj. Oni devas „elbruligi la domon por elpeli sur la straton la muson”.
Pli esperdone, laŭ scienca vidpunkto, la libro aludas eblan miksaĵon de fluida oksigeno kaj fluidigita unu-atoma hidrogeno. Tio estus brulmiksaĵo la plej forta el ĉiuj fareblaj el la kemiaj elementoj. Sed bedaŭrinde hidrogeno en la unu-atoma formo estas substanco malmulte konata, malfacile fabrikebla, kaj tre malcerta en sia konduto. Tiu espero estas ja menciinda, sed la eventuala realiĝo estas tre malproksima.
La ĉefa malfacilaĵo, rilate al vojaĝado al Luno aŭ planedoj, estas la jam pridiskutita, — nome, la problemo kiel havi en la raketo sufiĉe da eksplodmaterialo por travojaĝi malplenan spacon, sen troega pligrandigo de la raketo mem. Sed multaj aliaj problemoj estas solvendaj. Eble mallonga pritraktado de kelkaj tiaj havos intereson.
a. Ekscesa korpopezo dum la unuaj minutoj. Por ne elspezi senefike la flugigan forton, estas tre dezirinde ke la raketo gajnu la multajn sekundkilometrojn da rapideco en malpli ol dek minutoj. Kaj ju pli subita la eksalto for de la Tero, des pli forte ĉiu vojaĝanto sentos sian korpon premata grandegapeze kontraŭ la