plankon de la ŝipo. Ĉu tio grave malsanigos? aŭ eble eĉ mortigos? Feliĉe, la membroj de la interplaneda societo en Germanujo jam faris eksperimenton tre kuraĝigan. Per centrifuga metodo, ili kaŭzis ke kelkaj personoj en rotacia aparato suferis, dum naŭ sinsekvaj minutoj, konstantan korpopezon kvinfoje tiel grandan kiel la natura pezo. Ilia sperto estis identa al la suferota sperto de pasaĝeroj en ŝipo kiu gajnas, en nur naŭ minutoj, rapidecon de 26 sek-km. Kaj la korposano de la eksperimentuloj ne estis difektita.
b. Tuta malapero de pezo. Tuj kiam la ŝipo estos ekster la atmosfero kaj estos gajninta la necesan rapidecon, subite ĉesos la konstanta eksplodado de la brulmaterialo. Tiam la ŝipo fariĝos mem „tre eta sendependa planedo” en propra orbito. Teorie, ĉiu aĵo en la ŝipo devus graviti al la centro de la ŝipo (samkiel âjoj sur aŭ en la Tero gravitas al la mondocentro). Sed, ĉar la raketŝipo estos „mondeto” havanta preskaŭ nulan pezon, ĝia povo altiri ion al si estos efektive nula. Ĉiu do nekatenita aĵo ekmoviĝos kaj ekŝvebos en aero, post la plej malforta ektuŝo. Malagrablaĵo, certe. Eble eĉ naŭzon ĝi kaŭzos. Unu propono por kontraŭbatali la senpezecon estas rotaciigi la raketŝipon; ĉar tio premus ĉion kontraŭ la kurban ĉirkaŭan ŝelon, kaj ĉi tiu ŝelo fariĝus kvazaŭa planko por ĉies piedoj. Alia propono estas ke ĉiu portu sur la piedoj magnetajn ŝuojn el fero, kiuj alpremos sin al la fera ŝelo de la ŝipo! Tio donus — ne precize „korpopezon” sed eble ian psikologian senton de stabileco.
c. Temperaturo, aŭ la „enspaca malvarmego”. La ŝipŝelo estu tiel konstruita ke ĝi estos preskaŭ netransirebla al varmo kaj malvarmo. Fenestroj estu sen-